Usona unudolara monbileto

La unua malgranda unudolara monbileto presita.

La Usona unudolara monbileto ($1) estas nomo de la plej fama montro de la usona valuto nome usona dolaro. La unua usona prezidento (1789–97), nome George Washington, pentrita de Gilbert Stuart, estas nuntempe aperigita en la averso,dum la Blazono de Usono estas montrata en la reverso (dorso). La unudolara bileto havas la plej malnovan desegnon el ĉiuj usonaj valutoj produktitaj. La desegno vidita nuntempe estis uzitaj el 1963 kiam ĝi estis unuafoje eldonita kiel Federacia Rezerva Bileto (antaŭe, unudolaraj monbiletjo estis arĝentaj atestiloj).

La inkludo de la moto, "In God We Trust," sur ĉiu valuto estis ekpostulata laŭjure en 1955, kaj unuafoje aperis sur papermono en 1957.

Unuopa unudolara monbileto estas ankaŭ malpli formale konata kiel one (unu), single (sola), buck (sitelo), aŭ bone (osto), kaj bill (bileto).[1]

La Federacia Rezerva Sistemo diras ke la averaĝa vivo de la unudolara monbileto en cirkulado estas de 5.9 jaroj antaŭ ĝi estas anstataŭta pro eluzado.[2] Proksimume 42% el ĉiuj usonaj valutoj produktitaj en 2009 estis unudolaraj monbiletoj.[3]

  1. dictionary.reference.com entries for single, dollar and one.
  2. How long is the life span of U.S. paper money?. Federal Reserve.
  3. 1$ Note. Bureau of Engraving and Printing.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search